Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dante ĉiam kion la Lupohomo faros. Tiu ĉi sentis sin tre laca pro la longa marŝado kiun li estis farinta vane (ĉar la botoj de sep mejloj tre lacigas la homon kiu ĝin portas) kaj li volis ripozi.

Okaze, li sidiĝis sur la ŝtonegon kie la knaboj estis kaŝitaj. Li estis tre laca, li plu ne povis marŝi, li ekdormis, kaj ekronkis tiel brue ke la infanoj teruriĝis, ĉar li tenis ankoraŭ sian tranĉilegon por mortigi ilin.

La malgranda Fingreto timis malpli ol liaj fratoj, li diris al ili: „Vi forkuru rapide domen dum la Lupohomo dormas, lasu min tie ĉi, vi timu nenion.“ Ili forkuris kaj rapide atingis la domon. La malgranda Fingreto alproksimiĝis al la Lupohomo, li detiris dolĉe liajn botojn kaj tuj metis ilin sur siajn piedojn. La botoj estis tre grandaj kaj larĝaj, sed, ĉar ili estis feinoj, ili povis pligrandiĝi aŭ malpligrandiĝi laŭ la kruro de tiu kiu ilin metis sur sin, tiamaniere ili fariĝis ĝustaj por liaj piedoj kaj liaj kruroj, kiel se ili estas faritaj por li.

Li iris rekte al la domo de la Lupohomo, kie li trovis lian edzinon plorantan apud siaj buĉitaj filinoj: „Via edzo estas en granda danĝero, diris la malgranda Fingreto, ĉar li estas kaptita de bando da rabistoj kiuj ĵuris mortigi lin, se li ne donos al ili sian tutan monon. En la momento kiam ili tenis la ponardon sur lia gorĝo, li ekvidis min kaj min petis ke mi venu sciigi al vi la staton