Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en kiu li sin trovas, kaj ke mi diru al vi: „Donu al mi ĉion, kion li posedas, retenante nenion, ĉar alie, ili mortigos lin sen kompato, ĉar la tempo urĝas multe.“ Li volis ke mi prenu liajn botojn de sep mejloj por rapidi, kaj ankaŭ por ke vi ne pensu ke mi estas mensoganto.“ La bona virino terurita donis tuj al li ĉion, kion ŝi havis.

Kvankam tiu Lupohomo manĝis infanojn, li estis tamen bona edzo.

La malgranda Fingreto ŝarĝata de la riĉeco de la Lupohomo revenis al la loĝejo de sia patro, kie li estis ricevita kun granda ĝojo.

Kelkaj personoj ne konsentas inter si pri tiu fakto, kaj certigas ke la malgranda Fingreto ne priŝtelis la Lupohomon; li prenis la botojn de sep mejloj nur, ĉar la Lupohomo uzis ilin por kapti la infanetojn. Tiuj personoj certigas ke ili scias tion precize, ĉar ili trinkis kaj manĝis en la domo de la arbohakisto.

La malgranda Fingreto kun la piedoj vestitaj per la botoj de la Lupohomo, iris al la kortego fari servon al la reĝo, kiu ĉagrenis sin pro la militistaro, kiun estis du cent mejlojn de tie, li ne sciis la sukceson de 1a granda batalo kiu estis farita. Malgranda Fingreto proponis al la reĝo alporti al li novaĵojn de la militistaro antaŭ la fino de l’tago, la reĝo promesis al li sumegon da mono se li bone sukcesis. La malgranda Fingreto alportis la novaĵojn vespere: tiu unua