Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kurado konatigis lin; li akiris ĉion, kion li volis. La reĝo multe pagis al li por ke li portu liajn ordonojn al la militistaro. Multaj sinjorinoj donis al li multe da arĝento por ke li portu iliajn novaĵojn al iliaj amikoj; kelkaj edzinoj donis al li leterojn por siaj edzoj.

Plenuminte dum kelka tempo la metion de kuriero, li akiris multe da mono kaj tiam, li revenis al sia patro, estas neeble imagi kun kia ĝojo oni ricevis lin.

Li riĉigis sian familion, li aĉetis oficojn nove kreitajn por sia patro kaj siaj fratoj, li donis al ĉiu el ili belan situacion, kaj samtempe li amindumis al la reĝo perfekte bone.