Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Estis iam reĝo tiel granda, tiel amata de siaj popoloj, tiel respektata de ĉiuj siaj najbaroj kaj liganoj, ke oni povis diri ke li estas la plej feliĉa el la monarĥoj. Lia feliĉo ankoraŭ firmiĝis per tio ke li elektis al si princinon tiel belan kiel virtan; tiuj feliĉaj geedzoj vivis en perfekta harmonio. El ilia edzeco naskiĝis filino dotita de tiom da ĉarmoj kaj de amindeco, ke ili ne deziris plu havi grandnombran familion.

La riĉeco, la gusto, la sufiĉego regis en ilia palaco; la ministroj estis saĝaj kaj lertuloj, la korteganoj virtaj kaj sindonaj, la servistoj estis fidelaj kaj laboremaj, la ĉevalejoj vastaj kaj plenaj je la plej belaj ĉevaloj de la mondo, kovritaj per riĉaj jungaĵoj. Sed, tio kio mirigis la fremdulojn kiuj venis admiri ilin, tio estis ke, en la plej videbla loko, unu majstro azeno montris siajn longajn kaj grandajn orelojn. Ne fantazie, sed