Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

prave, la reĝo donis al ĝi apartan lokon.

La kvalitoj de tiu ĉi neordinara besto meritis tiun favoron, ĝia naturo estis eksterordinara, ĉar ĝia kuŝejo estis kovrita ĉiumatene, ne per malpuraĵo, sed per sufiĉego da belaj oraj moneroj, kiujn oni kolektis post ĝia vekiĝo.

Tamen, ĉar la sorto dissemas egale siajn bonajn kaj malbonajn ŝancojn sur la regatojn kiel sur la reĝojn, ĉiam venas ke al bonoj almiksiĝas kelka malfeliĉo: la ĉielo volis ke la reĝino subite malsaniĝu. Nek la scienco, nek la lerteco de la kuracistoj povis trovi ian rimedon. Ĉagrenego fariĝis ĝenerala. La reĝo sentema kaj amema (malgraŭ la fama proverbo laŭ kiu edzeco estas la tombo de l’amo) malĝojegis malmodere. Li faris fervorajn religiajn promesojn al ĉiuj preĝejoj de sia reĝolando, li oferis sian vivon anstataŭ la vivo de sia kara edzino, li alvokis vane la diojn kaj la feinojn. La reĝino sentis proksimiĝi sian lastan horon, ŝi diris al la princo, sia edzo, kiu ploregis:

„Permesu, ke antaŭ ol morti, mi postulu ion de vi: se vi deziros reedziĝi...“ ĉe tiuj vortoj la reĝo faris kompatindajn kriegojn, li premis la manojn de sia edzino, banis ilin per larmoj, certigante ŝin, ke estas neutile paroli al li pri dua edziĝo:

„Ne, ne, li diris, diru pli bone, ke mi sekvu vin. - La regno, diris la reĝino, kun persisteco