Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu pligrandigis la bedaŭron de l'princo, la regno rajte postulos posteulojn, kaj ĉar mi donis al vi nur unu filinon, ĝi devos rapidigi vin, ke vi donu al viaj popoloj, filojn similajn al vi, do, mi vin petegas, pro la amo kiun vi havas por mi, ke vi cedu al la intencoj de viaj popoloj nur tiam kiam vi trovos princinon pli belan ol mi; pri tio, mi volas vian ĵuron, kaj kontenta, mi mortos.“

Oni pensas ke la reĝino kiu tre alte ŝatis sin mem, postulis tiun ĵuron opiniante ke nenia virino povos egali ŝin per beleco, sekve la reĝo neniam reedziĝos. Fine, ŝi mortis, la reĝo ploris tage kaj nokte, lia malespero bruegis, li sin okupis nur je sia vidveco.

La grandaj doloroj ne longe daŭras; aliparte la eminentuloj de la regno kuniĝis kaj petis la reĝon ke li reedziĝu. Tiu propono ŝajnis al li nehumana kaj li disverŝis novajn larmojn, li citis la ĵuron faritan al la reĝino, certigante siajn konsilantojn pri la neebleco trovi princinon pli belan ol lia mortinta edzino. Sed la konsilantaro trovis ke tiu promeso estas bagatelo, ĝi diris ke la beleco estas neutila; sufiĉe estas ke la reĝino estu virta kaj fruktoporta. La konsilantoj diris ankoraŭ ke la regno petas princidojn por ĝia ripozo kaj trankvileco, ke la juna princino havanta jam ĉiujn bonajn ecojn por fariĝi granda reĝino, povus edziniĝi baldaŭ; tiam se ŝi elektus fremdulon, li forkondukus kun si la princinon,