Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aŭ se li regus kun ŝi, la infanoj naskitaj de ilia edzeco, ne estus el la sama sango, tiam la najbaraj popoloj povus komenci militon kiu ruinigos la reĝolandon.

La reĝo estis tuŝita de la evidenta praveco de iliaj rezonadoj, li promesis kontentigi siajn fidelajn regatojn.

Efektive, li serĉis inter la princinoj edzinigeblaj, tian kiu taŭgus por li. Ĉiutage, oni alportis al li ĉarmajn portretojn, sed, ho ve! nenia havis en liaj okuloj, la belmovojn de lia mortinta edzino; tial li sin ne decidis. -

Bedaŭrinde, fariĝis ke li trovis la princidinon, sian filinon, ankoraŭ pli bela, pli ĉarma ol la reĝino, pli sprita kaj pli agrabla. La freŝeco de ŝia rozokolora vizaĝo flamigis la reĝon tiel forte, ke li ne povis kaŝi sian amon al la princino. Li diris al ŝi, ke li decidis edziĝi kun ŝi, ĉar ŝi estis la sola persono kiu povos malligi lin de lia ĵuro.

La juna princino estis virta kaj svenis preskaŭ aŭdante tiun abomenan proponon. Ŝi sin ĵetis al la piedoj de l’reĝo sia patro kaj lin petegis ke li ne trudu al ŝi tian krimon.

La reĝo metis al si tiun strangan projekton en la kapon, li konsiliĝis kun maljuna Druido por neniigi la timojn de konscienco de la princino. Tiu Druido pli ambicia ol religia, preferis la honoron esti konfidato de l'princo al la devo esti defendanto de la virta ĉasteco. Tiu lertulo