Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

penetris en la spiriton de l’reĝo, kaj lin kvietigis pri la krimo kiun li tuj faros, li konvinkis la reĝon ke li faros pian agon edziĝante kun sia filino kaj ne gravan kulpon. La reĝo estis flatita de la paroloj de tiu krimulo, li kisis lin, kaj revenis en la palacon, pli obstina ol iam pri sia projekto, kaj sendis al la princino ordonon prepari sin.

La juna princino sentis vivan doloron, kaj decidis konfidi sian malĝojon al sia baptopatrino, la feino de l’Siringoj. Tial ŝi foriris la saman nokton en beleta veturileto, jungita per ŝafego kiu konis ĉiujn vojojn. Ŝi alvenis tien feliĉe. La feino amis la princinon kaj diris al ŝi: - „Mi bone scias tion, kio alkondukas vin al mi, timu neniel, se vi fidele obeos miajn konsilojn, nenio povas malutili al vi, ĉar, mia kara infano, tio estus granda kulpo edziniĝi kun via patro, sed ne kontraŭdirante al li, vi povos eviti tion. Diru al li, ke, por plenumi lian deziron, estas necese ke li donu al vi robon koloritan kiel la vetero; kia ajn estas lia amo kaj potenco, li ne povos kontenti vian volon.“

La juna princino tre dankis sian baptopatrinon kaj reiris la palacon.

La morgaŭan tagon matene, ŝi diris al la reĝo, ke ŝi volus robon koloritan kiel la vetero antaŭ ol fari al li ian konfidon. La reĝo ravita de l’espero kiun ŝi donis, kunvokis la plej kapablajn