Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

laboristojn kaj ordonis al ili, ke ili faru tian robon, kondiĉe ke, se ili ne sukcesos, ili estos pendigitaj ĉiuj. La duan tagon ili alportis la deziratan robon, oni sternis ĝin. Pli bela ĝi estis ol la ĉielo ĉirkaŭita de oraj nuboj. La princino malĝojiĝis, ĉar la reĝo petis ŝin rapidi sian respondon. La princino kuris denove al sia baptopatrino kiu ekmiregis: „Petu, ŝi diris, robon koloritan kiel la luno.“ La reĝo kiu volis nenion rifuzi al ŝi, sendis serĉi la plej famajn laboristojn kaj ordonis al ili, plej rapide kiel eble pretigi robon lunkoloran.

Post dudek-kvar horoj, ili alportis la belegan robon. La princino estis ravita de tiu robo, multe pli ol de la bonzorgoj de l’reĝo, ŝi plimalĝojiĝis ankoraŭ, ŝi ploregis kun sia nutristino kaj siaj servistinoj.

La feino de l’Siringoj sciis tion kaj venis al la helpo de la princino malĝojigita. Ŝi diris: „Petu tiun fojon, robon koloritan kiel la suno. Al la reĝo ĝi tedos, ĉar, neniam, oni povos fari tian robon, kaj en ĉia okazo ni gajnos tempon por pripensi.“

La princino petis la robon kaj la amanta reĝo donis, sen bedaŭro, ĉiujn la diamantojn kaj rubenojn de sia krono por ornami tiun belegan ellaboraĵon. Li ordonis ke la laboristoj nenion ŝparu, por fari tiun robon simila al la suno. Tial kiam ĝi estis sternita sur la kanapo, ĉiuj kiuj