Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la virto, la dioj vin rekompencas. Iru, mi zorgos ke via tualeto sekvu vin ĉien; kie ajn vi haltos, via kesto kiu enhavas viajn vestojn kaj viajn juvelojn, sekvos viajn paŝojn sube tere. Jen mia vergo; ekfrapu la teron kiam vi bezonos ion el tiu kesto, kaj la kesto aperos antaŭ viaj okuloj; sed rapidu, foriru ne malfruante.“ La princino kisis milfoje sian baptopatrinon, petis ŝin ne forgesi ŝin, sin vestis per tiu malbela felo kaj eliris el la palaco, rekonita de neniu.

La foresto de la princino kaŭzis grandan bruon. La reĝo malesperis, li estis pretiginta belegan feston, li fariĝis nekonsolebla. Li dissendis pli ol cent ĝendarmojn kaj pli ol mil mosketistojn por persekuti lian filinon, sed la feino, kiu ŝin protektis, faris ŝin nevidebla al la plej lertaj serĉadoj. Fine la reĝo konsoliĝis pri tio.

Dume la princino vojiris, ŝi iris malproksimen, tre malproksimen, ankoraŭ pli malproksimen; ĉie ŝi petis oficon, oni donis al ŝi almoze manĝaĵojn, sed oni trovis ŝin tiel malpura ke neniu volis ŝin. Fine, ŝi eniris belan urbon kie troviĝis farmodomo ĉe la enira pordego. La farma mastrino bezonis knabinon por lavi la viŝilojn, purigi la meleagrojn kaj la trogon de l’porkoj. Tiu virino vidante tiun vojaĝantinon tiel malpura, proponis al ŝi eniri en ŝian farmodomon por ke ŝi faru tiun laboron. La princino tutkore akceptis, tiom la longa marŝado lacigis ŝin.