Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Oni metis ŝin en malproksiman angulon en la kuirejo, kaj de la unuaj tagoj, ŝi estis la celo de la ŝercoj de la servistaro, ŝia felo de azeno faris ŝin malbelegan kaj malbonodoran. Fine oni kutimis al ŝi. Ŝi penis plenumi siajn devojn, tiel bone, ke la farma mastrino ekprotektis ŝin. Ŝi kondukis la ŝafojn, ŝi paŝtis la meleagrojn en paŝtejo tiel inteligente ke ĉio fruktodonis inter ŝiaj belaj manoj kiuj ŝajnis esti farintaj tion, la tutan sian vivon. Jam, ŝi sidiĝis apud klara fonto, kie ŝi ploris ofte, bedaŭranta sian malĝojan staton, ŝi speguliĝis en la pura akvo, sed la malbela felo de azeno kiu ŝin kovris, teruris ŝin. Ŝi hontis pri tiu vestaĵo, kaj lavis sian vizaĝon kaj siajn manojn, kiuj fariĝis pli blankaj ol elefantosto: ŝia vizaĝo rozokolora reprenis sian naturan freŝecon. La ĝojo trovi sin tiel bela, donis al ŝi la deziron bani sin, tamen, estis necese remeti sur sin la malindan felon por reiri al la farmo-domo.

La morgaŭa tago estis festotago; ŝi havis tempon eltiri el sia kesto kaj ordigi sian tualeton; ŝi pudris siajn belajn harojn kaj sin vestis per sia bela robo veterkolora. Ŝia ĉambro estis tiel malgranda ke la vosto de tiu robo ne povis tie trovi spacon. La juna princino speguliĝis kaj admiris sin mem; fine ŝi decidis, por ne enui sin, ke ŝi metos laŭvice siajn belajn robojn dum