Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La princo ne kontentiĝis de tiu klarigo; li vidis bone, ke tiuj maldelikatuloj sciis nenion plue, tiam li trovis neutila daŭrigi siajn demandojn.

La princo revenis en la palaco de l’rego, sia patro, pli enamigita ol oni povas diri, havante senĉese antaŭ la okuloj, la belan figuron de tiu diaĵo, kiun li vidis tra la truo de la seruro. Li bedaŭris ke li ne frapis la pordon kaj li promesis al si, ĝin fari alifoje. Tamen, li sin turmentegis kaj malsaniĝis per terura febro, kiu ekkaptis lin en la sama nokto. La reĝino lia patrino, kiu havis nur tiun idon, malesperis ĉar la kuraciloj montriĝis senutilaj. Ŝi promesis vane la plej grandajn rekompencojn al la kuracistoj, ili uzis tutan sian arton, sed nenio resanigis la princon. Fine ili divenis ke mortiga ĉagreno kaŭzis tiun strangan malsanon, ili avertis la reĝinon pri tio. Tiu patrino plena je amo por sia filo, lin petegis, ke li diru al ŝi la kaŭzon de sia malsano, ŝi diris al li ke la reĝo lia patro forlasos la tronon se estos necese, kaj volonte donos al li la kronon, aŭ ke li diru ĉu ian princinon li deziras por edziĝi; ŝi certigis lin, ke ambaŭ la gereĝoj mortus se li ne resaniĝus. La reĝino farante tiun kortuŝitan paroladon ploregis kaj banis la vizaĝon de l’princo per siaj larmoj.

„Sinjorino, li diris fine, per malforta voĉo, mi ne estas sufiĉe sendankema por deziri la kronon