Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de mia patro; plaĉu al la ĉielo ke li vivu longajn jarojn kaj ke li permesu al mi, ke mi estu la plej fidela kaj la plej respektema el liaj regatoj! Pri la princinoj kiujn vi proponas al mi, mi devas diri ke ankoraŭ mi ne pensis edziĝi, sed vi bone scias ke mi estas obeema al via volo, mi obeos ĉiam, kion ajn tio kostas al mi. - Ho! mia filo, diris la reĝino, nenio povas esti por ni pli multekosta ol via vivo, sed, mia karulo, mi vin petegas, ke vi diru sincere al mi tion, kion vi deziras: estu certa ke ni konsentos pri ĉiuj viaj deziroj. - Nu, Sinjorino, diris la princo, mi riproĉus al mi se mi malkvietigus vin, mi vin obeas, ĉar vi volas scii mian malĝojon, mi estus krimulo se mi metus en danĝeron la vivon de miaj gepatroj; mi deziras kukon faritan de Felo el Azeno!

La reĝo miris pro tiu stranga nomo kaj demandis, kiu estis tiu Felo de Azeno.

„Ŝi estas, Sinjorino, respondis unu oficiro, kiu okaze estis vidinta tiun knabinon, la plej malbela besto, krom la lupo. Ŝi estas speco de nigra felo malpurega, kiu loĝas en via farmodomo, kie ŝi gardas viajn meleagrojn. - Tio, nenion signifas, diris la reĝino, sendube, mia filo revenante de ĉaso, manĝis, eble, kukaĵon faritan de ŝi; tio estas fantazio de malsanulo, nu, mi volas ke Felo de Azeno, ĉar Felo de Azeno ŝi estas nomata, faru rapide kukon por li.“

Oni kuris al la farmodomo, oni venigis Felon