Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de Azeno, oni ordonis al ŝi fari, kiel eble plej bone, kukon por la princo.

Kelkaj verkintoj certigas ke, kiam la princo estis metinta la okulon al la seruro, Felo de Azeno ekvidis lin; tiam ŝi rigardis la elirantan princon per ŝia fenestreto. Ŝi trovis la princon tiel belan, tiel junan, tiel elegantan, ke ŝia koro ĝojiĝis kvankam tiu memoro iafoje kaŭzis al ŝi kelkajn ekĝemojn.

Kiel ajn estas pri tio, Felo de Azeno kiu aŭdis multe laŭdi tiun princon, estis feliĉa trovi rimedon por konatiĝi kun li. Ŝi enfermis sin en sia ĉambreto, deĵetis sian malbonodoran felon, lavis al si la vizaĝon kaj la manojn, ŝi kombis siajn blondajn harojn, metis belan korseton faritan el brilanta arĝento, similan jupon kaj ekfaris la kukon tiom deziratan. Ŝi prenis la plej puran farunon, ovojn kaj freŝegan buteron. Vole aŭ nevole, laborante ŝi lasis fali la ringon, kiun ŝi portis ĉirkaŭ la fingro, en la paston kaj enknedis ĝin. Tuj kiam la kuko estis bakita, ŝi metis sur sin sian malbelegan felon kaj alportis la kukon al la oficiro demandante lin, ĉu la farto de l’princo fariĝis pli bona; sed tiu homo ne volis respondi al ŝi, kaj kuris forporti la kukon al la princo.

Avide la princo ĝin prenis el la manoj de tiu homo, kaj ĝin manĝis tiel vive ke la kuracistoj diris ke tiu frenezo estas malbona signo. Efektive la princo sufokiĝis preskaŭ, pro la ringo, kiun li