Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trovis en peco de l’kuko, sed li eltiris ĝin lerte el sia buŝo, kaj lia fervoro manĝi la kukon malrapidiĝis, kiam li rigardis tiun delikatan smeraldon fiksitan sur ora junko kies rondo estis tiel mallarĝa, ke oni povis diri ke la ringo ĉirkaŭis la plej maldikan fingreton en la mondo. Li kisis milfoje tiun ringon, metis ĝin sub sian kusenon; li retiris ĝin ĉiufoje kiam li estis sola.

Li sin turmentis por elpensi per kia rimedo li povos vidi tiun al kiu apartenis la ringo; li ne povis pensi ke se li petos Felon de Azeno, oni konsentos, ke tiu filino venu; li ne kuraĝis diri tion, kion li estis vidinta tra la seruro, timante ke oni mokos lin, nomante lin fantaziulo. Li remalsaniĝis, la febro lin reatakis forte; la kuracistoj ne sciante kion fari, deklaris al la reĝino ke la princo malsanas de amo. La reĝino venis multfoje al la princo kun la reĝo kiu sin ĉagrenegis:

„Mia filo, kara filo mia, ekkriis la monarĥo malĝojigita, diru al mi la nomon de tiu, kiun vi amas, ni ĵuras ke ni ŝin donos al vi, eĉ se ŝi estus la plej humilega el la sklavinoj.“

La reĝino kisis lin, certigante la ĵuron de l’reĝo. La princo kortuŝita de la larmoj kaj karesoj de siaj gepatroj diris: „Mi ne intencas edziĝi malplaĉante al vi, mia patro kaj mia patrino, mi ĝin volas pruvi al vi. Jen, smeraldo, li diris, tirante la ringon el sub la