Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉambelanoj kaj la nobeloj de la kortego, kiam el sub tiu nigra felo, eliris maneto blanka, delikata rozokolora. La ringo almezuriĝis senpene al la plej bela fingreto de la mondo.

Per gracia movo kiun faris la princino, la felo falis, ŝi aperis en tiel rava beleco, ke la princo kvankam malforta, sin metis al ŝiaj genuoj kaj ilin premis kun tia fervoro ke ŝi ruĝiĝis. Oni ne ekvidis tion preskaŭ, ĉar la gereĝoj kisis ŝin fortege kaj petis ŝin edziniĝi kun ilia filo.

La princino konfuziĝis pro la karesoj kiujn oni faris al ŝi, kaj pro la amo kiun atestis tiu bela juna princo. Ŝi dankis ilin tamen, kiam la plafono de la salono malfermiĝis. La helpema feino, la feino de l'Siringoj malsupreniris el veturilo farita per branĉoj kaj floroj de ŝia nomo, ŝi rakontis kun nekomparebla ĉarmo la historion de la princino. La gereĝoj kontentaj, ke Felo de Azeno estas granda princino duobligis siajn karesojn; sed la princo estis pli sentema al la virto de la princino kaj lia amo ankoraŭ pligrandiĝis.

La malpacienco de l’princo donis apenaŭ sufiĉan tempon por fari la konvenajn preparadojn por tiu feliĉa edziĝo. La gereĝoj ekamegis sian bofilinon, ili faris al ŝi multegon da karesoj, prenante ŝin en siajn brakojn. Tamen ŝi diris, ke ŝi ne povas edziniĝi sen la konsento de l’reĝo, ŝia patro. Oni sendis al li la unuan inviton, ne dirante al li kiu estas la estonta edzino. La feino de