Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la klasikaj laboroj de la idolanoj. „Ne ekzistas ia ravega beleco“, diras Bakon, Lordo Verulam, parolante prave pri ĉiuj specoj kaj genroj de beleco, „ne havanta aia strangecon de proporcio“. Sed kvankam mi vidis, ke la trajtoj de Liĝeja ne estas laŭ klasika reguleco — kvankam mi rimarkis, ke ŝia beleco estas ja „ravega“; kaj sentis, ke estas enestanta en ĝi multe da „strangeco“, mi senfrukte penis trovi la „neregulecon“, kaj sekvi ĝisfine mian propran percepton de la „strango“. Mi ekzamenis la konturon de la alta kaj pala frunto — ĝi estis perfekta — kiel malvarma tiu vorto, kiam ĝi rilatas al tiu dia majesteco! — la karnon, kiu egalis la plej puran eburon; la rimarkindan larĝecon kaj serenecon, la molan malkavecon de la partoj super la tempioj, kaj poste, la korvonigrajn, la brilajn, la abundajn kaj nature buklajn harojn, kiuj malkaŝis la plenan potencon de la Homera epiteto „hiacinta“! Mi rigardis la delikatajn konturojn de ŝia nazo — kaj nenie, krom en la graciaj medalionoj de la Hebreoj, mi estas vidinta similan perfektecon. Tie troviĝis la sama belega surfaca glateco, la sama, apenaŭ perceptebla inklino al kurbiĝo, la samaj, harmonie kurbaj naztruoj, montrantaj la liberan spiriton. Mi rigardis la dolĉan buŝon. Jen vere estis la triumfo de ĉio ĉiela — la belega kurbo de la suprolipo malalta — la mola, sentameta dormo de la malsupra — la kavetoj, kiuj ludis, kaj la koloro, kiu parolis; la dentoj rebrilantaj, per preskaŭ timiga brilo, ĉiun radion de la sankta lumo, kiu falis sur ilin dum ŝiaj serenaj kaj pacaj, sed plej ĝoje radiaj el ĉiuj ridetoj. Mi primeditis la formon de la mentono, kaj ankaŭ tie ĉi mi trovis la mildan larĝecon, la molecon kaj majeston, plenkurbecon kaj spiriton de la Grekoj — la konturon, kiun la dio Apolo malkaŝis nur en sonĝo al Kleomeno la filo de la