Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

anomalioj de la mensoscienco, pli travibre ekscitiga ol la fakto — neniam, mi kredas, rimarkita de la skoloj — ke, dum niaj penoj memori ion longe forgesitan, ofte ni troviĝas sur la ekstrema rando de rememoro, ne povante, fine, memori. Kaj tiel, plej ofte, intense rigardante la okulojn de Liĝeja, mi sentis alproksimiĝi la plenan scion pri la esprimo — sentis ĝin alproksimiĝi — sed ne plene esti mia — kaj, tiel, fine tute foriĝi! Kaj (stranga, ho plej stranga mistero el ĉiuj!) mi malkaŝis, en la plej ordinaraj objektoj de la universo, cirklon da analogioj por tiu esprimo. Mi volas diri, ke post kiam la beleco de Liĝeja eniris mian animon, por loĝi tie kvazaŭ en sanktejo, mi elĉerpis, de multaj ekzistaĵoj en la materia mondo, sentimenton tian, kian mi ĉiam sentis vekata en mi de ŝiaj grandaj lumaj okuloj. Tamen, mi ne povis plie difini tiun ĉi sentimenton, aŭ analizi aŭ eĉ fikse rigardadi ĝin. Mi ĝin rekonis, mi ripetu, iafoje dum observado de rapide kreskanta vinberujo — dum medito pri nokta aŭ taga papilio, krisalido, aŭ rivereto el fluanta akvo. Mi sentis ĝin pro la oceano, pro la defalo de aerolito. Mi sentis ĝin en la ekrigardoj de neordinare maljunaj personoj. Kaj troviĝis unu aŭ du steloj en la firmamento (speciale unu, stelo de la sesa grandeco, duobla kaj varia, trovebla apud la granda stelo en Liro), kies aspekto dum lornega observado sentigis al mi la emocion. Mi estis plenigita per ĝi de certaj sonoj el kordinstrumentoj, kaj ne malofte de pecoj el libroj. Inter nenombreblaj aliaj ekzemploj, mi bone memoras ion el volumo de Jozefo Glanvil, kiu (eble nur pro sia kuriozeco — kiu povas scii?) neniam malsukcesis inspiri al mi la sentimenton:

„Kaj tie enkuŝas la Volo, kiu ne mortas. Kiu scias la misterojn de la Volo, kun ĝia vigleco. Ĉar Dio nur estas granda Volo enpenetrante ĉion pro la naturo de