Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi klare perceptas, ke la akiraĵoj de Liĝeja estis gigantaj, estis miregindaj; kvankam mi sufiĉe sciis ŝian senliman superecon kaj submetiĝis kun infaneca fido al ŝia gvido tra la ĥaosa mondo de metafizika esplorado, pro kiu mi estis tre peneme okupita dum la fruaj jaroj post nia geedziĝo. Kun kiel granda triumfo — kiel viva ĝojo — kiom da ĉio, kio estas etera en la espero — mi sentis, kiam ŝi kliniĝis super mi dum studoj ne multe serĉitaj — sed malpli konitaj — tiun ravan perspektivon disetendiĝantan malrapidagrade antaŭ mi, laŭ kies longa, grandioza kaj tute nesurpaŝita vojo mi povis fine antaŭeniri al la celo de saĝo tro die grandvalora ne esti malpermesita!

Kiel dolorega, do, devis esti mia malĝojo, kiam, post kelkaj jaroj, mi vidis prenantaj al si flugilojn kaj forflugantaj miajn fortebazitajn esperojn! Sen Liĝeja mi estis kvazaŭ infano serĉpalpanta en la nokto. Ŝia ĉeesto kaj nura legado forte lumigis la multajn misterojn de la transcendismo, en kiun ni ambaŭ estis nin mergintaj. Pro manko de la radia brilo de ŝiaj okuloj la literoj lumaj kaj oraj fariĝis pli malhelaj ol Saturna plumbo. Kaj nun tiuj okuloj heligis malpli kaj malpli ofte la paĝojn, super kiuj mi kliniĝis. Liĝeja malsaniĝis. La ekstazaj okuloj flamis per tro — tro glora lumo; la palaj fingroj alprenis la travideblan vaksan koloron de la tombo, kaj la bluaj vejnoj sur la alta frunto ŝvelis kaj malŝvelis impulse pro la tajdo eĉ de la plej milda emocio.

Mi vidis, ke ŝi devas morti — kaj en spirito mi luktis malespere kun la drakona Azraelo. Kaj la baraktado de la pasia edzino estis, miasurprize, eĉ pli energia ol la mia. Troviĝis antaŭe en ŝia serioza naturo multo, kio impresis sur min la kredon, ke por ŝi la morto venos sen sia teruro; sed tiel ne estis. Vortoj estas senpovaj komprenigi ian pravan ideon pri la furioza kontraŭstaro