Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en ŝia luktado kun la ombro. Mi angoroĝemis je la kompatinda vido. Mi estus konsolinta — mi estus rezoninta; sed pro la intenseco de ŝia fortega deziro por vivo — por vivo — nur por vivo — la konsolado kaj rezonado same estus la plej grandaj malsaĝoj. Tamen, ne antaŭ la lasta momento, meze de la plej konvulsiaj tordiĝoj de ŝia furioza spirito, iel foriĝis la ekstera trankvileco de ŝia mieno. Ŝia voĉo plimoliĝis, plimallaŭtiĝis — sed mi ne ŝatas pripensi la frenezan signifon de la kviete dirataj vortoj. Mia cerbo turniĝis kiam, ravate, mi aŭskultis melodion superhoman — konjektojn kaj aspirojn, kiujn la mortemularo neniam antaŭe konis.

Ke ŝi min amas, mi ne estis dubinta; kaj mi povis facile scii, ke en sino kiel la ŝia la amo ne reĝus kiel ordinara pasio. Sed nur je ŝia morto mem mi estis plene impresata pri la potenco de ŝia afekcio. Dum longaj horoj, tenante mian manon, ŝi elverŝis antaŭ mi la superfluon de koro, kies pli ol pasia amego ensume atingis al idolservado. Kiel mi estis meritinta tiel beniĝi per tiaj konfesoj? — Kiel meritinta tiel malbeniĝi per la foriro de mia amatino je la horo, kiam ŝi faris ilin? Sed pritrakti tiun ĉi temon mi ne povas elporti. Mi diru sole, ke en ŝia pli ol virina sinfordono al amo (bedaŭrinde tute nemeritita, tute al malindo donita), mi fine rekonis la principon, kial ŝi deziregis, per tiel furioze serioza avideco, la vivon, kiu nun tiel rapide estis forfluganta. Estas tiu ĉi dezirego — estas tiu ĉi avida forteco de deziro por vivo — nur por vivo — kiun mi ne havas la povon pentri, nek parolon esprimi ĝin.

Je la ĝusta mezo de la nokto en kiu ŝi foriĝis, mansigninte min al si, ŝi postulis, ke mi ripetu certajn stancojn verkitajn de ŝi antaŭ ne multaj tagoj. Ili estis jenaj: