Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

For — for! la lumoj iĝas for!
Kaj antaŭ ĉiu form’ tremanta
Kurteno (la funebra, lasta hor’)
Defalas tra venteg’ blovanta;
L’ anĝeloj, palaj, pri la epitomo,
Bedaŭras ĝin de Viv’ la ĝermo,
Ĉar estas ĝi la tragedio homo,
Kaj la Venkint’ — la vermo.

„Ho, Dio!“, duone ŝirkriis Liĝeja, salte stariĝante kaj etendante supren per konvulsia movo la brakojn, kiam mi finis tiujn ĉi versojn, „ho, Dio! ho, dia Patro! ĉu tiuj ĉi aferoj estos neŝanĝeble tiaj? Ĉu tiu ĉi venkinto ne unufoje kuŝos venkita? Ĉu ni ne estas partoj kaj membroj de Vi? Kiu — kiu scias la misterojn de la Volo, kun ĝia vigleco? La Homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia malvigla volo.“

Kaj nun, kvazaŭ eluzita pro emocio ŝi lasis defali la blankajn brakojn, kaj reiris solene al sia morta lito. Kaj, kiam ŝi spiris siajn lastajn sopirojn, venis miksita kun ili mallaŭta murmuro de ŝiaj lipoj. Mi kliniĝis al ili, kaj distingis denove la finajn vortojn de la peco el Glanvil. „La Homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia malvigla volo.“

Ŝi mortis, kaj mi, premegita ĝis la terpolvo pro malĝojo, ne plu povis toleri la solecan malplenecon de mia domego en la malhela kaj kaduka urbo apud la Rhejno. Ne mankis al mi tio, kion la mondo nomas riĉo. Liĝeja alhavigis al mi multe pli, tre multe pli, ol ordinare fariĝas la sorto de mortemuloj. Post nemultaj monatoj, do, lacege kaj sencele vagadinte, mi aĉetis kaj iome