Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

riparigis abatejon, kiun mi ne intencas nomi, en unu el la plej sovaĝaj kaj malplej vizitataj partoj de bela Anglujo. La senluma kaj malgaja grandiozeco de la konstruaĵo, la preskaŭ sovaĝa aspekto de la bieno, la multaj longedaŭraj kaj melankoliaj memoroj ĉirkaŭ ambaŭ, multon posedis harmonian kun la sentoj de tuta forlasiteco, kiuj min estis pelintaj en tiun malproksiman kaj nesocietan regionon de la lando. Sed kvankam la ekstera abatejo, kun sia verda masko pendanta ĉirkaŭe, suferis pro nur malmulte da aliigo, mi al mi permesis, pro infana kontraŭemo, kaj eble pro iometa espero disigi miajn malĝojojn, pompon pli ol reĝe grandiozan interne. Por tiaj malsaĝaĵoj jam dum mia infaneco mi akiris guston, kaj nun ili revenis al mi, kvazaŭ dum kadukeco pro malĝojo. Mi sentas, ke multe eĉ da ĝermanta frenezo povus esti trovita en la grandiozaj kaj fantaziaj drapiraĵoj, en la solenaj skulptaĵoj el Egiptujo, en la sovaĝaj kornicoj kaj meblaro, en la Bedlamaj[1] desegnaĵoj sur la tapiŝoj el tufa oro. Mi estis sklavo ligita en la katenoj de opio — kaj miaj laboroj kaj ordonoj koloriĝis de miaj sonĝoj. Sed tiujn ĉi absurdaĵojn mi ne pritraktu pli detale. Mi parolu nur pri tiu unu ĉambro, por ĉiam malbenita, kien, dum momento de cerba foresto, mi kondukis de la altaro, kiel mia novedzino — kiel la postvenanto de la neforgesota Liĝeja — la blondharan kaj bluokulan Lady Rovena Trevanjon el Tremajno.

Estis neniu aparta peco el la arkitekturo kaj dekoracio de tiu novedziĝa ĉambro, kiu ne estas nun videbla antaŭ mi. Kie estis la animoj de la fierega familio de la novedzino, kiam, pro avideco je oro, ili permesis transiri la sojlon de ĉambro tiel ornamita fraŭlinon tiom amatan?

  1. Bedlam, bone konata angla frenezulejo. Proverba vorto angle.