Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi diras, ke mi ĝisfunde memoras la detalojn de la ĉambro, sed mi estas bedaŭrinde forgesema pri temoj profunde gravaj, kaj tie ĉi troviĝis nenia sistemo, nenia agordo en la fantazia pompo, por ekteni la memoron. La ĉambro staris en alta tureto de la kastelforma abatejo; ĝi estis kvinangula forme, kaj grandege ampleksa. Okupis la tutan sudan lateron de la kvinangulo la sola fenestro — grandega plato da senkadra vitro el Venezio — unu sola peco kolorigita ĝis la nuanco de plumbo, tiel, ke la radioj, aŭ de la suno aŭ la luno, pasinte tra ĝin, kuŝiĝis kun mortpala lumo sur la objektojn interne. Ekster la supra parto de tiu ĉi grandega fenestro etendiĝis la retaĵo de grandaĝa vinberujo, kiu suprengrimpis la masivajn murojn de la tureto. La plafono, el malgajaspekta kverkoligno, estis troe alta, arkaĵa, kaj ellaboreme skulptita kun tre sovaĝaj kaj groteskaj specimenoj de duone gotikaj, duone druidaj desegnaĵoj. El interne de la plej centra niĉo de tiu ĉi malĝojiga arkaĵo dependis, per unu ora ĉeno el longaj ĉeneroj, grandega incensilo el la sama metalo, de saracena modo, kaj kun multaj boraĵoj tiel faritaj, ke tordiĝis en kaj el ili, kvazaŭ enhavanta serpentan vivecon, konstanta intersekvo da plurkoloraj flamoj.

Kelkaj sofoj kaj oraj kandelabroj laŭ orienta desegno estis dise starigitaj; kaj staris tie ankaŭ la lito — la edziĝa lito — laŭ hinda modelo, malalta, kaj skulptita el solida ebono, kun supre baldakeno kiel ĉerkomantelo. En ĉiu angulo de la ĉambro vertikale staris giganta sarkofago el nigra granito, de la Tomboj de la Reĝoj kontraŭ Luksoro, kun siaj antikvaj kovriloj plenaj je belegaj skulptaĵoj. Sed en la drapiraĵo de la ĉambro troviĝis la ĉefa fantazio el ĉiuj. La muroj, grandege altaj — eĉ malproporcie tiel — estis drapiritaj de supro ĝis fundo, kun grandaj faldoj, per peza kaj dikaspekta tapeto