Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— tapeto el ŝtofo, kiu troviĝis sammaniere kiel planka tapiŝo, kiel la tegaĵoj de la sofoj kaj la ebona lito, kiel baldakeno por la lito, kaj kiel la grandiozaj spiraloj de la kurtenoj, kiuj duone ŝirmis la fenestron. La ŝtofo estis la plej riĉa orodrapo. Ĝi estis tute surmakulita, je variaj distancoj, per arabeskaj figuroj diametraj je unu futo, kaj teksitaj sur la drapo laŭ desegnaĵoj el tre gagata nigro. Sed tiuj figuroj posedis la veran karakteron de la arabesko, nur rigardataj de unu sola vidpunkto. Per metodo nun bone konata, kaj fakte trovebla posten ĝis tre malproksima antikveco, ili fariĝis variemaj aspekte. Por personoj envenantaj la ĉambron ili aspektis kiel simplaj monstraĵoj, sed, ĉe plua antaŭeniro, tiu ĉi aspekto grade foriĝis, kaj, paŝo post paŝo, dum la vizitanto movis sian starlokon en la ĉambro, li trovis sin ĉirkaŭita de senlima intersekvo de la teruraj figuroj, kiuj apartenas al la superstiĉo de la Normano, aŭ leviĝas dum la kulpa dormo de la monaĥo. La fantazmagora efekto multe pligrandiĝis pro la artaĵa konduko de forta, senĉesa fluo da vento malantaŭ la tapetoj, — kiu donis malpacan kaj abomenan vivecon al la luto.

En ĉambroj tiuspecaj — en tiuspeca edziĝa ĉambro — mi pasigis, kune kun la Lady el Tremajno, la malsanktajn horojn de la unua monato post nia geedziĝo — pasigis ilin kun nemulte da maltrankvileco. Ke mia edzino timegas la sovaĝan necertecon de mia kolero — ke ŝi evitas min kaj ne multe amas min — mi ne povis ne percepti; sed tio al mi donis plivole plezuron ol ion alian. Mi abomenis ŝin per malamo taŭga pli por demono ol homo. Mia memoro postenflugis (ho, kun kiel intensa bedaŭro!) al Liĝeja la amata, la statueca, la bela, la enlombigita. Mi ĝojis je memoroj pri ŝia virteco,