Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pri ŝia saĝo, pri ŝia altpensa, ŝia spirita naturo, pri ŝia pasia, ŝia idolserva amo. Nun, tamen, mia animo plene kaj libere brulis pro pli ol la fajroj de la ŝia. En la ekscitiĝo de miaj opiaj sonĝoj (ĉar mi estis kutime katenata en la ĉenoj de la drogo) mi kriis laŭte ŝian nomon, dum la nokta silento, aŭ inter la ŝirmataj lokoj de la valetoj dum la tago, kvazaŭ, per la sovaĝa avideco, la solena pasio, kaj la brula ardo de mia dezirego por la foririnto, mi povis ŝin revenigi al la vojo, kiun ŝi estis forlasinta — ho, ĉu povis esti por ĉiam? — ree sur la teron.

Ĉirkaŭ la komenciĝo de la dua monato post mia edziĝo la Lady Rovena estis atakata de subita malsano, el kiu estis malrapida ŝia resaniĝo. La febro, kiu bruligis ŝin, maltrankviligis ŝiajn noktojn; kaj, dum ŝia malkvieta duondorma stato, ŝi parolis pri sonoj kaj movoj en kaj ĉirkaŭ la ĉambro en la tureto, kiuj, miakonjekte, ne posedis alian originon krom ŝia malsana imago, aŭ, eble, la fantasmagoraj influoj de la ĉambro mem. Post kelke da tempo ŝi estis resaniĝanta, kaj fine plene sana. Sed nur mallonga tempo pasis antaŭ ol dua kaj pli fortega malsano denove deĵetis ŝin sur la liton de suferado; kaj el tiu ĉi atako ŝia korpo, ĉiam malforta, neniam plene resaniĝis. Ŝiaj atakoj estis, post tiu ĉi tempo, tre timigaj, kaj, pro sia eĉ pli timiga reokazado, kontraŭstaris same la instruitecon kaj la grandajn penojn de ŝiaj kuracistoj. Kune kun la kresko de la kronika malsano, kiu ŝajne, estis tiel ekpreninta ŝian organaron tro forte por foriĝi pro homaj rimedoj, mi ne povis ne rimarki similan kreskon de la nerva agaciĝo de ŝia temperamento, kaj de ŝia ekscitiĝo pro trivialaj kaŭzoj por timo. Ŝi denove parolis, kaj nun pli ofte kaj persisteme, pri la sonoj — la iometaj sonoj — kaj pri la neordinaraj movoj inter la murtapetoj, kiujn ŝi jam antaŭe aludis.