Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unu nokton, proksime de la fermiĝo de Septembro, ŝi obstinis tiun ĉi embarasan temon per pli ol kutima emfazo. Ŝi ĵus estis vekiĝinta el netrankvila dormo, kaj mi elrigardis, kun sentoj duone doloraj, duone nebule timemaj, la movadon de ŝia malgrasega vizaĝo. Mi sidis apud ŝia ebona lito, sur unu el la hindaj sofoj. Ŝi duone leviĝis kaj parolis, per serioza mallaŭta flustro pri sonoj, kiujn ŝi tiam aŭdis, sed kiujn mi ne povis aŭdi — pri movoj, kiujn ŝi tiam vidis, sed kiujn mi ne povis percepti. La vento rapide fluis malantaŭ la tapetoj, kaj mi volis pruvi al ŝi tion (kion, mi konfesu, mi mem ne povis tute kredi), ke tiuj preskaŭ neaŭdeblaj spiroj, kaj tiuj tre kvietaj ŝanĝiĝoj de la figuroj sur la muro, nur estas la naturaj efektoj de tiu kutima rapidado de la vento. Sed mortaspekta paleco, blankigante ŝian vizaĝon, pruvis al mi, ke miaj penoj recertigi ŝin estos senfruktaj. Ŝi ŝajne svenis, kaj neniu flegistino estis sufiĉe proksima esti vokata. Mi memoris kie estis metita karafo da malforta vino, kiun ordonis por ŝi ŝiaj kuracistoj, kaj pasis trans la ĉambron por havigi ĝin al mi. Sed, kiam mi paŝis sub la lumo de la incensilo, du timigaj cirkonstancoj altiris mian atenton. Mi estis sentinta, ke iu palpebla sed ne videbla objekto pasas senpeze preter mi, kaj mi vidis, ke kuŝas sur la ora tapiŝo, ĝuste meze de la riĉa lumo deĵetita de la incensilo, ombro — tian ombron, kian oni povas imagi kiel la ombro de fantomo. Sed mi estis sovaĝa pro ekscitiĝo, post malmodera dozo da opio, kaj nemulte atentis tiujn aferojn, nek parolis pri ili al Rovena. Trovinte la vinon, mi ree transiris la ĉambron, kaj elverŝis plentason da ĝi, kiun mi metis al la lipoj de la svenanta Lady. Ŝi nun parte estis refortiĝinta, kaj mem prenis la pokalon, dum mi sidfalis sur sofon apude, kvankam miaj