Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

detale priskribus mi la nedireblajn terurojn de tiu nokto? Kial mi paŭzus por rakonti kiel, fojon post fojo, ĝis preskaŭ la horo de la griza ektagiĝo, tiu abomena dramo de reekvivado sin ripetis; kiel ĉiu fortega resenviviĝo estis nur al pli severa, kaj ŝajne pli neforlasebla morto; kiel ĉiu angoro aspektis kvazaŭ batalo kontraŭ iu nevidebla malamiko; kaj kiel ĉiu barakto estis sekvata de, mi ne scias kia, strangega ŝanĝiĝo en la persona aspekto de la kadavro? Mi rapidu ĝis la fino.

La plejparto de tiu terura nokto estis pasinta, kaj ŝi, kiu jam estis mortinta, ankoraŭ unu fojon moviĝis — kaj nun pli vigle ol antaŭe, kvankam elveninte el mortiĝo pli konsternanta ol iu, pro ĝia kompleta senesperigo. Delonge mi estis ĉesinta barakti aŭ moviĝi, kaj sidadis rigide sur la sofo, senpova viktimo por kirlego da tumultaj emocioj, el kiuj, eble, treega respektotimo estis la malplej terura, la malplej forbruliga. La kadavro, mi ripetas, moviĝis, kaj nun pli vigle ol antaŭe. La vivaj koloroj enruĝiĝis per nekutima energio en la vizaĝo — la membroj malrigidiĝis — kaj sen tio, ke la palpebroj ankoraŭ estas forte kunpremitaj, kaj ke la bandaĝoj kaj drapiraĵoj de la ĉerko ankoraŭ donas sian tomban mienon al la figuro, mi povis revi, ke Rovena ja estas tute formetinta de si la katenojn de la morto. Sed se tiu ideo ne estis, eĉ tiam, tute kredata, mi almenaŭ ne povis dubi plu, kiam, leviĝante de la lito, ŝanceliĝante per malfortaj paŝoj, kun fermitaj okuloj, kaj kun mieno de iu konfuzita per sonĝo, la objekto, kiu estis mortvualita, antaŭeniris kuraĝe kaj videble en la mezon de la ĉambro.

Mi ne tremis — mi ne moviĝis, ĉar amaso da nedireblaj fantazioj rilate la mienon, la staturon, la irmanieron de la figuro, fluante rapide tra mia cerbo, estis paralizinta — estis frostinta min en ŝtonon. Mi ne moviĝis,