Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
LA OVALA PORTRETO

La kastelo, kiun mia valeto[1] kuraĝetis perforte eniri, plivole ol permesi ke mi, dum mia terure vundita stato, pasigu nokton subĉiele, estis unu el tiaj konstruaĵoj, mikse mallumaj kaj grandiozaj, kiuj tiel longe estas malridantaj inter la Apeninoj, ne malpli fakte ol en la imago de novelistinoj. Ŝajnis, ke ĝi estas portempe kaj antaŭ nelonge forlasita. Ni loĝigis nin en unu el la plej malgrandaj kaj malplej lukse meblitaj ĉambroj. Ĝi staris en fora tureto de la konstruaĵo. Ĝiaj dekoracioj estis riĉaj, sed ĉifonitaj kaj antikvaj. La muroj estis drapiritaj per tekstapeto, kaj ornamitaj per multnombraj kaj multformaj blazonaj trofeoj, kune kun neordinara nombro da tre viglaj, modernaj pentraĵoj, en kadroj el riĉa ora arabesko. Pri tiuj ĉi pentraĵoj, kiuj dependis sur la muroj ne nur sur la ĉefaj surfacoj, sed ankaŭ en multaj niĉoj, kiujn la stranga arkitekturo de la kastelo necesigis — pri tiuj ĉi pentraĵoj mia komenciĝa delirio, verŝajne, profunde estis interesiginta min; tiel ke mi ordonis al Petro, ke li fermu la pezajn kovrilojn de la fenestroj —

ĉar jam estis nokte — ekbruligu la meĉojn en alta kandelabro, kiu staris apud la kapaĵo de mia lito, kaj dis-

  1. Valeto, persona servisto precipe por prizorgi vestaĵojn, tualeton ktp. F. L.