Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj unu nuanco sur la okulo, la spirito de la virineto denove flagretis supren, kvazaŭ la flamo en la flamingo de lampo. Kaj tiam la tuŝo estis donita, kaj la nuanco surmetita, kaj unu momenton la pentristo staris ensorĉite antaŭ la verkaĵo, kiun li estis kreinta: sed la proksiman, dum li ankoraŭ rigardis, li tremis kaj tre paliĝis, kaj kriante laŭtvoĉe: ,Tio ĉi estas ja la Vivo mem!‘ li turniĝis subite por rigardi sian amatinon. — Ŝi estis mortinta.“