Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

novaj vinoj, li estis sincera. En tio, mi ne diferencis de li esence, mi mem estis sperta pri la italaj vinbero-rikoltoj, kaj aĉetis grande, kiam ajn mi povis.

Ĉirkaŭ krepusko, unu tagon dum la plej alta frenezo de la karnavala sezono, mi renkontis mian amikon. Li alparolis min per troa varmeco, ĉar li multon estis trinkinta. Li portis ŝercistan veston. Li havis malvastan partstrekitan vestaĵon, kaj lia kapo kovriĝis per konusa ĉapo kun tintiloj. Mi tiom ĝojis vidi lin, ke mi pensis, ke mi neniam finos premegi al li la manon.

Mi diris al li: „Kara Fortunato mia, bonsanĉe mi renkontas vin. Kiel rimarkinde sana vi aspektas hodiaŭ! Sed mi estas ricevinta barelon da io, kio pretendas esti amontilado, kaj mi dubas.“

„Kio?“ li diris, „amontilado? Barelon? Neeble! kaj ĝuste meze de la karnavalo!“

„Mi mem dubas“, mi respondis, „kaj mi sufiĉe estis malsaĝa pagi la plenan amontiladan prezon, ne konsultinte vin pri l’ afero. Vi ne estis trovebla, kaj mi timis perdi bonŝancon.“

„Amontilado!“ — „Mi sentas dubojn.“

„Amontilado!“ — „Kaj mi devas kontentigi min.“

„Amontilado!“

„Ĉar vi estas okupita, mi iras nun al Lukesio. Se iu posedas kritikpovon, tiu estas li. Li diros al mi —“

„Lukesio ne povas distingi amontiladon de ŝereo.“

„Kaj tamen, iuj malsaĝuloj pretendas, ke lia gusto egalas al la via.“

„Venu! Ni iru.“

„Kien?“

„Al viaj keloj.“

„Mia amiko, ne; mi ne intencas altrudiĝi sur vian bonkorecon. Mi vidas, ke vi iras al rendevuo. Lukesio —“