Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Li estas malklerulo“, interrompe diris mia amiko, paŝante malfirme antaŭen, dum mi sekvis rekte post liaj kalkanoj. Post unu momento li estis atinginta al la fino de la niĉo, kaj, trovante pluan antaŭeniron malhelpata de la roko, staradis stulte konfuzegita. Pluan momenton, kaj mi estis kateninta lin al la granito. En ĝia surfaco troviĝis du feraj najlkrampoj, malproksimaj je ĉirkaŭ du futoj unu de la alia, horizonte. De unu el tiuj ĉi dependis mallonga ĉeno, de la alia pendseruro. Ĵetante la ĉenerojn ĉirkaŭ lia talio, estis la laboro de nemultaj sekundoj fiksi ĝin. Li estis tro konsternita rezisti min. Eltirante la ŝlosilon, mi paŝis posten el la alkovo.

„Pasigu vian manon“, mi diris, „trans la muron. Vi ne povas ne senti la nitron. Efektive ĝi estas tre malseka. Unu fojon ankoraŭ lasu min petegi, ke ni revenu. Ne? Do, mi devas nepre forlasi vin. Sed unue, mi devas fari por vi ĉiun etan servon, kiun mi kapablas“.

„La amontilado?“ ekdiris mia amiko, ne ankoraŭ veninte el sia mirego. — „Certe“, mi respondis, „la amontilado“.

Dirante tiujn vortojn, mi klopodis ĉe la amaso da ostoj, pri kiuj antaŭe mi parolis. Ĵetante ilin flanken, mi baldaŭ malkovris kvanton da konstrua ŝtono kaj mortero. Per tiuj materialoj, kaj per helpo de mia trulo, mi komencis vigle murenfermi la enirejon de la niĉo.

Apenaŭ mi estis masoninta la unuan vicon de la ŝtonoj, kiam mi rimarkis, ke la ebrieco de Fortunato grandamezure estas foriĝinta. La plej fruan ideon mi ricevis pri tio per mallaŭta ĝema krio el la profundo de la alkovo. Ĝi ne estis la krio de ebriulo. Okazis poste longa kaj obstina silento. Mi masonis la duan vicon, kaj la trian, kaj la kvaran; kaj tiam mi aŭdis furiozan vibrigadon de la ĉeno. La bruo daŭris kelkajn minutojn, dum kiuj, por ke mi povu aŭskulti ĝin kun pli da kontento, mi