Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉesis labori kaj sidiĝis sur la ostojn. Kiam fine la tintego ĉesis, mi reprenis la trulon kaj finis neinterrompite la kvinan, la sesan kaj la sepan vicojn. La muro nun estis preskaŭ je la nivelo de mia brusto. Mi denove paŭzis, kaj, tenante la torĉojn trans la masonaĵon, ĵetis kelkajn malfortajn radiojn sur la figuron interne.

Serio da laŭtaj kaj akraj kriegoj, krevante subite de la gorĝo de la katenita formo, ŝajnis ŝovi min malantaŭen fortege. Dum mallonga momento mi hezitis — mi tremis. Elingigante mian rapiron, mi komencis serĉi per ĝi ĉirkaŭ la alkovo; sed pripenso dum minuto min recertigis. Mi metis la manon sur la solidan strukturon de la katakomboj, kaj min sentis kontentigita. Mi realproksimiĝis al la muro. Mi respondis al la ekkrioj de li, kiu bruegis. Mi resonis — mi helpis — mi superis ilin kvante kaj forte. Mi faris tion, kaj la krianto silentiĝis.

Estis nun noktmezo, kaj mia tasko estis finiĝanta. Mi estis farinta la okan, la naŭan kaj la dekan vicojn. Mi estis fininta parton el la lasta, la dekunua; restis nur unu ŝtono por esti enmetata kaj enmorterata. Mi baraktis kun ĝia pezo; mi metis ĝin parte en la deziratan pozicion. Sed nun venis el la niĉo mallaŭta rido, kiu rektigis la harojn sur mia kapo. Ĝi sekviĝis per malĝoja voĉo, kiun mi malfacile rekonis kiel tiu de la nobela Fortunato. La voĉo diris:

„Ha! ha! ha! — hi! hi! — treege bona ŝerco — treege bona. Ni havos multajn gajajn ridojn pri ĝi ĉe la palaco. Hi! hi! hi! — kun nia vino — hi! hi! hi!“

„La amontilado!“ mi diris.

„Hi! hi! hi! — hi! hi! hi! — jes, la amontilado. Sed ĉu ne iĝas malfrue. Ĉu ili ne atendos nin ĉe la palaco, la sinjorino Fortunato kaj la ceteroj? Ni foriru“. — „Jes“, mi diris, „ni foriru“.