Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pentraĵoj kaj bareliefoj; dum statuoj, vazoj, kaj mozaikaĵoj laŭ riĉaj desegnoj montris la riĉon de la mortinto.

La trezoro estis demetita en la muzeon precize samstate kiel kapitano Sabropoŝo ĝin trovis — t. e., el la ĉerko nenio estis elprenita. Dum ok jaroj ĝi tiel estis starinta subigita nur ekstere al publika ekzameno. Ni havis nun, sekve, la kompletan mumion disponebla; kaj por tiuj, kiuj scias, kiel tre malofte neprirabita antikvaĵo atingas al nia lando, evidentiĝos tuj ke ni posedis grandan kaŭzon por nin gratuli pri nia bonfortuno.

Alproksimiĝante al la tablo, mi vidis sur ĝi grandan skatolon aŭ keston, longan je preskaŭ sep futoj kaj larĝan je eble tri, sur du kaj duona futoj da alteco. Ĝi estis oblonga, ne ĉerkoforma. La materialo, ni unue supozis, estas ligno platanacera, sed, tranĉante en ĝin, ni trovis ke ĝi estas kartono, aŭ pli korekte papermaĉaĵo, farita el papiruso. Ĝi estis dense ornamita per pentraĵoj, prezentantaj funebrajn scenojn kaj aliajn malĝojajn temojn — intersemitaj inter kiuj, laŭ ĉiu speco de pozicio, estis certaj serioj da hieroglifaj skribsignoj, intencitaj sendube por la nomo de la mortinto. Bonfortune, sinjoro Glidono ĉeestis ĉe nia afero, kaj li sen malfacileco tradukis la literojn, kiuj estis nur fonetikaj, kaj prezentis la vorton „Ĉioeraro“.

Ni malfacile malfermis tiun ĉi keston, ne difektante ĝin; sed, fine elfarinte la taskon, ni trovis duan, ĉerkoforman kaj multe malpli grandan ol la ekstera, sed similan al ĝi en ĉiu alia rilato. La interspaco inter la du estis plenigita per rezino, kiu iugrade estis difektinta la kolorojn de la interna kesto.

Malfermante tiun ĉi (kion ni faris tute facile) ni alvenis al tria kesto, ankaŭ ĉerkoforma, kaj diferenca de la dua neniel, escepte pri ĝia materialo, kiu estis cedro,