Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

natura kaj malfantazia mieno de la mumio elprenis ian teruron el liaj vortoj. Kiel ajn tio povis esti, la faktoj estas klaraj, ke neniu membro de nia aro montris iun tre apartan timon, aŭ ŝajnis opinii, ke io estas tre speciale erarinta.

Miaparte mi konvinkiĝis, ke ĉio estas bona, kaj mi nur paŝis flanken el la atingo de liaj pugnoj. D-ro Prohonoro metis siajn manojn en siajn pantalonajn poŝojn, rigardis fikse la mumion, kaj treege ruĝiĝis je la vizaĝo. Sinjoro Glidono karesis siajn vangharojn kaj tiris la kolumon de sia ĉemizo. Sinjoro Bukinhamo malaltigis sian kapon kaj metis sian dekstran dikfingron en la maldekstran angulon de sia buŝo.

La egiptano lin rigardis severvizaĝe kelkajn minutojn, kaj fine, kun rikano diris:

„Kial vi ne parolas, sinjoro Bukinhamo? ĉu aŭ ne vi aŭdis tion, kion mi demandis? Bonvole elprenu vian dikfingron el la buŝo.“

Sinjoro Bukinhamo, je tio ĉi iom saltetis, elprenis sian dekstran dikfingron el la maldekstra angulo de sia buŝo, kaj, por kompenso, enmetis sian maldekstran dikfingron en la dekstran angulon de la jam menciita aperturo.

Ne povante eltiri respondon el sinjoro Bukinhamo, la mumio sin turnis plendeme al sinjoro Glidono, kaj per ordona tono demandis, per tiom da vortoj, kion ni intencas fari.

Sinjoro Glidono tre longe respondis per fonetikaĵoj, kaj, se ne mankus hieroglifaj presliteroj en presejoj, tre plaĉus al mi presigi ĉi tie, originallingve, ĉiom da lia tre bonega parolado. Mi povas kapti la okazon por diri, ke la tuta sekvonta konversacio, kiun la mumio partoprenis, okazis per antikve egipta lingvo, pere de (tiom, kiom rilatas al mi kaj la aliaj nevojaĝintaj membroj de