Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ni nun rimarkis, ke la grafo (ŝajne tio ĉi estis la titolo de Ĉioeraro) iom ektremas, sendube pro malvarmo. La doktoro tuj iris al sia vesttenejo, kaj baldaŭ revenis kun nigra frako, farita laŭ la plej bona stilo de Ĵenings, pantalono el ĉielblua tartano[1] kun rimenoj, rozkolora ĉemizo, klaphava veŝto el brokato, blanka sakforma palto, kanbastono kun hoko, ĉapelo sen rando, botoj el patenta ledo, pajlkoloraj kaproledoj gantoj, okulvitro, paro da vanghararoj kaj „akvofalo“-kravato. Pro la diferenco je grandeco inter la grafo kaj la doktoro (proporcie ili estis kiel du al unu), malfacile tiuj ĉi vestaĵoj surmetiĝis sur la korpo de la egiptano, sed, kiam ĉio estis aranĝita, oni povis diri, ke li estas vestita. Sinjoro Glidono tial prezentis al li sian brakon, kaj kondukis lin al komforta seĝo apud la fajro, dum la doktoro sonigis la tintilon tuj, kaj mendis provizon da cigaroj kaj vino.

La konversacio baldaŭ vigliĝis. Multe da scivolo, kompreneble, montriĝis rilate al la iom rimarkinda fakto, ke Ĉioeraro ankoraŭ restas vivanta.

„Mi estus kredinta“, diris sinjoro Bukinhamo, „ke antaŭ tiu ĉi tempo vi nepre estas mortinta.“

„Kial?“ respondis la grafo, tre mire, „mi estas ne multe pli ol sepcentjara! Mia patro travivis jarmilon, kaj li neniel estis kaduka, kiam li mortis.“

Nun okazis vigla serio da demandoj kaj kalkuloj, per kio evidentiĝis tio, ke la antikveco de la mumio estis tre misjuĝita. Estis kvinmil kvindek jaroj kaj kelkaj monatoj, de kiam li estis enmetita en la katakombojn ĉe Elejtiaso.

„Sed mia diro“, rediris sinjoro Bukinhamo, „ne rilatis vian aĝon je via enteriĝa tempo (mi volonte konfesos,

  1. Tartano, lana drapo, kun strekoj de diversaj koloroj; uzata kiel signo de gento de la Skotoj.