Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

efektive, ke vi estas ankoraŭ junulo), kaj mi aludis la grandegan periodon dum kiu, laŭ via propra diro, vi restis envolvita per asfalto.“

„Per kio?“ diris la grafo.

„Per asfalto“, persistis sinjoro Bukinhamo.

„Ha jes, mi nebule komprenas tion, kion vi volas diri; tio eble povas efiki iom, sendube; sed dum mia vivo ni apenaŭ uzis ion alian, krom hidrarga biklorido.“

„Sed tio, kion ni speciale ne povas kompreni, „diris D-ro Prohonoro, „estas kiel okazas, ke, mortinte kaj enterigite en Egipto antaŭ kvinmil jaroj, vi troviĝas ĉi tie hodiaŭ, vivante kaj aspektante tiel aparte sana.“

„Se mi tiam estus, kiel vi diras, mortinta“, respondis la grafo, „pli ol kredeble, mortinta mi ankoraŭ estus, ĉar mi rimarkas, ke vi ankoraŭ scias nur malmulton pri galvanizado kaj ne povas fari per ĝi tion, kio estis ordinara afero por ni je praaj tagoj. Sed laŭfakte, mi katalepsiiĝis, kaj miaj plej karaj amikoj konsideris, ke mi aŭ estas aŭ estos mortinta; sekve ili balzamis min tuj; mi supozas, ke vi scias la ĉefajn principojn el la balzamada procedo?“

„Nu, ne tute.“

„Ha, mi komprenas — bedaŭrinda nescia stato! Mi ne povas detaligi aferojn nun, sed necesas diri, ke balzamado (prave uzante la vorton), en Egipto, haltigis por nedifinebla periodo ĉiun animalan funkcion, kiu subiris la procedon. Mi uzas la vorton ,animala‘ laŭ ĝia plej vasta senco, ampleksante per ĝi ne pli la fizikan ol la moralan kaj vivan estaĵon. Mi ripetas, la ĉefa principo de balzamado konsistis, ĉe ni, el tuj haltigi, kaj teni ĉiame dormanta, ĉiun animalan funkcion, kiu subiris la procedon. Mallonge, laŭ kiu ajn stato estis la individuo je la tempo de sia balzamiĝo, laŭ tiu stato li restis.