Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nu, ĉar estas la mia bonfortuno deveni el la sango de la Skarabo, mi balzamiĝis vivante, same kiel vi min vidas nun.“

„La sango de la Skarabo?“ ekkriis D-ro Prohonoro.

„Jes. La Skarabo estis la insigno aŭ blazono de tre eminenta kaj tre neordinara patricia familio. Esti el la sango de la Skarabo, nur estas esti el la familio kies insigno la Skarabo estis. Mi parolis figure.“

„Sed kiel tiu efikas sur la fakton, ke vi ankoraŭ vivas?“

„Nu, estis la ĝenerala kutimo en Egipto elpreni el kadavro, antaŭ ol ĝin balzami, ĝian cerbon kaj intestojn; sole la Skaraba gento ne sekvis tiun ĉi moron. Se mi ne estus el la Skaraboj, tial, mi nun troviĝus sen intestoj kaj cerbo; kaj sen tiuj ĉi, ne estas konvene vivi.“

„Mi tion komprenas“, diris sinjoro Bukinhamo, „kaj mi supozas ke ĉiuj kompletaj mumioj, kiuj estas trovitaj, devenas el la Skaraba gento.“

„Sendube.“

„Mi kredis“, diris sinjoro Glidono, tre humile, „ke la Skarabo estis unu el la egiptaj dioj“.

„Unu el la egiptaj kioj?“ ekkriis la mumio salte stariĝante.

„Dioj!“ ripetis la vojaĝinto.

„Sinjoro Glidono, mi ja miregas, aŭdante vin paroli laŭ tiu ĉi stilo“, diris la grafo, residiĝante; „neniu nacio sur la surfaco de la tero iam konfesis pli ol unu dio. La Skarabo, la Ibiso, ktp., ĉe ni estis (same kiel similaj kreitaĵoj estis ĉe aliaj), la simboloj, aŭ medioj, per kiuj ni prezentis adoradan al Kreinto tro majesta esti rigardata pli senpere.“

Nun okazis paŭzo. Pli poste la konversacion denove komencis D-ro Prohonoro.