Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

koleremaj komentistoj. Tiuj divenaĵoj ktp., kiuj troviĝis sub la nomoj komentaĵoj aŭ korektigoj, tiel komplete estis envolvintaj, distordintaj kaj subigintaj la tekston, ke la aŭtoro devis serĉi per lanterno sian propran libron. Trovite, ĝi neniam egale valoris la ĝenon de la serĉo. Reskribante ĝin tute, oni konsideris kiel la solenan devon de la historiisto komenci labori tuj, kaj korektigi, laŭ sia propra scio kaj sperto, la tradiciojn de la tempo koncerne la epokon, en kiu li unue estis vivinta. Nu, tiu ĉi procedo de reskribado kaj persona korektigado, sekvata de diversaj individuaj saĝuloj foje kaj ree, efikis malhelpi, ke nia historio degeneru absolute en fablojn.“

„Pardonu min“, diris D-ro Prohonoro ĉe tio ĉi, metante la manon mole sur la brakon de la egiptano, „pardonu min, sinjoro, sed ĉu mi povas interrompi vin unu momenton?“

„Kompreneble, sinjoro“, respondis la grafo fiere.

„Mi nure volis fari demandon al vi“, diris la doktoro, „vi menciis la meman korektigon de tradicioj koncerne lian propran epokon. Sinjoro, meznombre, kiu proporcio el tiuj Kabaloj kutime troviĝis korekta?“

„La Kabaloj, kiel vi prave nomas ilin, sinjoro, kutime troviĝis precize similaj al la faktoj kronikitaj en la nereskribitaj historioj mem — tio estas, ke ne unu sola peceto el ambaŭ iam troviĝis, pro iaj cirkonstancoj, ne estante tute kaj absolute malprava.“

„Sed, ĉar estas tute certe“, rediris la doktoro, „ke malpleje kvinmil jaroj estas forpasintaj de kiam vi entombiĝis, mi supozas, ke viaj historioj en tiu epoko, se ne viaj tradicioj, parolis sufiĉe precize pri tiu temo tutmonde interesa, la Kreo, kiu okazis, kiel mi supozas ke vi scias, nur ĉirkaŭ dek centjaroj antaŭe.“

„Sinjoro?“ diris grafo Ĉioeraro.