Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li aludis. Li klarigis, ke la portiko, sola, estas ornamita per ne malpli ol dudekkvar kolonoj, kvin futojn diametre kaj dek futojn interspace.

La grafo diris, ke li bedaŭrinde ne povas memori je la momento la precizajn mezurojn de iu el la ĉefaj konstruaĵoj en la urbego Aznako, kies fundamentoj eslis demetitaj dum la Nokto de l’ Tempo, sed kies ruinoj ankoraŭ staris, en la epoko de lia entombiĝo, sur vasta, sabla ebenaĵo okcidente de Tebo. Li memoris, tamen, (parolante pri portikoj) ke unu, fiksita al malsupera palaco en speco de antauŭrbo nomita Karnako, konsistis el cent kvardekkvar kolonoj, ĉiuj diametre trideksep futojn kaj interspace dudekkvin. La alirejo al tiu ĉi portiko, de la Nilo, estis laŭ aleo, longe je du mejloj, konsistigita el sfinksoj, statuoj kaj obeliskoj, alte je dudek, sesdek kaj cent futoj. La palaco mem (tiom, kiom li povas memori) mezuris unulatere du mejlojn, kaj eble havis, entute, sep mejlojn da ĉirkaŭo. Ĝiaj muroj estis riĉe kovritaj, interne kaj ekstere, per hieroglifoj. Li ne pretendas konstati, ke eĉ kvindek aŭ sesdek kapitoloj, kiel la niaj, povis esti konstruitaj inter la muroj, sed li ne estas certa, ke du ĝis tri centoj da ili ne povis esti enpremitaj per iom da peno. La palaco ĉe Karnako estis nesignifa eta konstruaĵo, post ĉio. Li (la grafo) tamen, ne povas bone rifuzi konfesi la geniecon, grandiozecon kaj superecon de la Fonteno ĉe la Bowling-Green, kiel priskribita de la doktoro. Nenio simila al ĝi, li perforte devas konfesi, iam estas vidita en Egipto aŭ aliloke.

Mi tiam demandis, kion li povas diri pri niaj fervojoj. „Nenion“, li respondis, „speciale“; ili estas iom malgrandaj, iom malbone projektitaj kaj mallerte konstruitaj. Ili ne povas kompariĝi, kompreneble, kun la vastaj,