Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ebenaj, rektaj, ferkanelitaj ŝoseoj, sur kiuj la egiptanoj transportis kompletajn templojn kaj solidajn obeliskojn kun cent kvindek futoj da alteco.

Mi parolis pri niaj gigantaj meĥanikaj fortoj. Li konsentis, ke ni scias iom pri tio, sed demandis, kiel mi komencus labori, por enlokigi la superaĵojn sur la pordtraboj eĉ de la malgranda palaco ĉe Karnako.

Tiun demandon mi decidis ne aŭdi, kaj demandis ĉu li posedas ian ideon pri artezaj putoj; sed li nure levis la brovojn, dum sinjoro Glidono okulsignis al mi forte kaj diris mallaŭte, ke unu lastatempe estas trovinta la inĝenieroj senditaj por bori pro akvo en la Granda Oazo.

Mi tiam aludis nian ŝtalon, sed la fremdulo suprenturnis sian nazon, kaj demandis ĉu nia ŝtalo povus esti farinta la klaran skulptaĵon vidatan sur la obeliskoj, kiu estis ĉizata tute per iloj el kupro.

Tio ĉi tiom embarasis nin, ke ni opiniis konsilinde ŝanĝi la temon al la metafiziko. Ni alprenigis ekzempleron de libro nomata la „Dial“ (ciferplato), kaj legis el ĝi ĉapitron aŭ du pri io, kio ne estis tre komprenebla, sed kion la Bostonanoj nomas la Granda Movado, aŭ Progresado.

La grafo diris, ke Grandaj Movadoj estis treege oftaj aferoj dum lia vivo; kaj, rilate Progresadon, iafoje ĝi estis absoluta ĝenaĵo, sed ĝi neniam progresis.

Ni tiam parolis pri la granda beleco kaj graveco de la demokratio, kaj multe klopodis por impresi al li justan sencon pri la profitoj, kiujn ni ĝuis, vivante kie troviĝis voĉrajtoj laŭvolaj kaj neniu reĝo.

Li aŭskultis per evidenta intereso, kaj fakte ŝajnis ne malmulte amuzata. Kiam ni estis finiĝintaj, li diris, ke antaŭ tre longe okazis io tre simila. Dektri egiptaj provincoj decidis subite, ke ili liberiĝos, kaj tiel montros