Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

grandiozan ekzemplon al la cetera homaro. Ili kunvenigis siajn saĝulojn, kaj projektis la plej genian konstitucion, kiun oni povas koncepti. Iom da tempo ili sukcesis mirinde bone; nur ilia kutimo fanfaroni estis monstra. La afero finiĝis, tamen, per la kunfirmiĝo de la dektri ŝtatoj, kune kun dekkvin ĝis dudek aliaj, en la plej abomena kaj netolerebla despotismo, kiun iam oni konis sur la surfaco de la terglobo.

Mi demandis, kiel estis nomita tiu uzurpa tirano. Tiom, kiom li povis memori, oni lin nomis Amasaĉo.

Ne sciante kion diri pri tio ĉi, mi laŭtigis la voĉon, kaj plendis je la egipta nescio pri vaporo. La grafo min rigardis kun multe da miro, sed ne respondis. La silenta sinjoro, tamen, fortege puŝis min je la ripoj per sia kubuto — diris al mi, ke mi sufiĉe estas fordoninta min tiufoje — kaj demandis ĉu mi reale estas tia malsaĝulo, ke mi ne scias, ke la moderna vapormaŝino devenis de la inventaĵoj de Hero, tra tiuj de Salomon de Caus.

Ni nun troviĝis sub proksimega danĝero de venkiĝo; sed bonŝance D-ro Prohonoro, refortiĝinte, revenis por nin savi, kaj demandis ĉu la popolo de Egipto serioze pretendas rivali la modernulojn pri la ĉiel grava detalo, la vestaj modoj.

La grafo, je tio ĉi, ekrigardis malsupren al la rimenoj de sia pantalono, kaj tiam prenante la finon de unu el la baskoj de sia frako, li tenis ĝin apud siaj okuloj kelke da minutojn. Defaliginte ĝin, fine, lia buŝo etendiĝis malrapide de orelo al orelo; sed mi ne povas memori, ke li diris ion por iel respondi.

Je tiu ĉi nia vervo refortiĝis, kaj la doktoro alproksimiĝante al la mumio tre digne, petis, ke li diru malkaŝe, je sia honoro kiel sinjoro, ĉu la egiptanoj konis,