Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

je iu epoko, la fabrikadon de la pasteloj de Prohonoro, aŭ de la piloloj de Brandreto.

Ni atendis profunde avide la respondon — sed vane. Ĝi ne venis. La egiptano ruĝiĝis kaj malaltigis la kapon. Neniam estis triumfo pli kompleta; neniam venkiĝo estis suferata kun tiel malbona humoro. Efektive, mi ne povis elporti la vidon de la ĉagrenego de la kompatinda mumio. Mi prenis mian ĉapelon, riverencis al li rigide, kaj foriris.

Alveninte hejmen, mi trovis, ke estas post la kvara, kaj iris tuj por enlitiĝi. Estas nun la deka matene. Mi estas el la lito de la sepa, skribante tiujn ĉi memorindaĵojn por la profito de miaj edzino kaj familio, kaj de la homaro. Tiujn mi ne vidos plu. Mia edzino estas megero. Vere, mi estas kore naŭza pri tiu ĉi vivo, kaj pri la deknaŭa jarcento ĝenerale. Mi estas konvinkita, ke ĉio estas eraranta. Krome, mi deziregas scii, kiu estos prezidanto (de Usono) je 2045. Sekve, tuj kiam mi estos min razinta, kaj glutinta tason da kafo, mi intencas iri rekte ĉe Prohonoron, kaj resti balzamita ducent jarojn.