Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
LA HOMO, KIU TROVIĜIS ELUZITA
RAKONTO PRI LA BUGABUA KAJ KIKAPUA MILITIRO
Ploru, ho ploru, okuloj, droniĝu en akvo,
Ĉar metis la parto de mi la ceteron en tombo.
El la franca lingvo de Corneille.

Mi ne tute povas rememori nun, kiam aŭ kie mi unue konatiĝis kun tiu vere belaspekta viro, Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith. Iu ja prezentis min al la sinjoro, mi estas certa — ĉe iu publika kunveno, mi bone scias — kunvokita pro io tre grava, sendube, — ĉe iu aŭ alia loko, mi sentas min konvinkita — kies nomon mi neklarigeble estas forgesinta. La vero estas tio, ke la prezento akompaniĝis, miaflanke, per tiagrade maltrankvila embaraso, kiel efikis malhelpi iun definitivan impreson pri tempo aŭ loko. Mi estas korpnature timema — tio, ĉe mi, estas familia difekto, kaj mi ne povas malhelpi ĝin. Speciale, la plej iometa ŝajno de mistero — de iu punkto, kiun mi ne ĝuste povas kompreni — tuj efikas meti min en kompatinde ekscititan staton.

Estis io, iel, rimarkinda — jes, rimarkinda, kvankam tiu ĉi estas nur malforta termino esprimi mian plenan ideon — pri la tuta individueco de la dirita persono. Li staris, eble, alte je ses futoj, kaj posedis personecon