Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiuj ravaj specimenoj de afableco kaj ĉionscieco, fraŭlinoj Arabelo kaj Mirando Konanto. Tiu bona tragediisto, Klimakso, estis ludanta tiun tagon al tre homplena teatro, kaj mi spertis iom da malfacileco, farante komprenitaj miajn dezirojn; speciale ĉar nia loĝio staris tute apud la kulisoj kaj plene superrigardis la scenejon.

„Smith?“ diris fraŭlino Arabelo, kiam ŝi fine komprenis la kialon de mia demando; „Smith? kio, ne generalo Johano A. B. C.?“

„Smith?“ demandis Mirando penseme. Dio min benu, ĉu vi iam vidis pli belan figuron?“

„Neniam, fraŭlino, sed nun diru al mi —“

„Aŭ tiel neimiteblan gracion?“

„Neniam, je mia vorto! sed, mi petas, informu min —“

„Aŭ tiel justan ŝaton pri scenaj efektoj?“

„Fraŭlino, —“

„Aŭ pli delikatan senton pri la veraj belecoj de Shakespeare? Estu sufiĉe kompleza rigardi tiun kruron!“

„La diablo!“ kaj mi turniĝis ree al ŝia fratino.

„Smith!“ ŝi diris. „Kio, ne generalo Johano A. B. C.? Terura afero tiu estis, ĉu ne? Teruraj friponoj, tiuj Bugabuoj — sovaĝaj, kaj tiel plu — sed ni vivas dum mirinde inventema epoko! Smith! Ho, jes! eminenta viro! absoluta desperado — nemortebla fameco — mirindaĵoj de kuraĝo! Neniam aŭdis!“ (tiu ĉi dirata per akra krio). „Benu mian animon! Nu, li estas la man[1])“.
Mandragoro,
Kaj ĉiu dormigilo en la mondo
Ne lulos iam vin al tiu dolĉo —
La dormo de hieraŭ“ —

ekkriegis jen Klimakso apud mia orelo, kaj svingis la tutan tempon sian pugnon antaŭ mia vizaĝo, laŭ maniero

  1. man (angle) = homo.