Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiun mi ne povis toleri, nek intencis. Mi forlasis tuj la fraŭlinojn Konanton, iris rekte malantaŭ la scenejon, kaj donis al la fripono tian bategon, kian mi esperas, ke li memoros ĝis sia mortotago.

Ĉe la vespera festeno de la rava vidvino sinjorino Katrino Atuto mi fidis, ke mi ne trafos similan ĉagrenon. Sekve, tuj kiam mi troviĝis kontraŭ mia bela gastigantino ĉe la kartluda tablo, mi faris tiujn demandojn, kies solvo estis iĝinta afero tiel necesa por mia animpaco.

„Smith?“, diris mia kunludantino. „Kio! ne generalo Johano A. B. C? Terura afero tiu estis, ĉu ne? Karooj, ĉu vi diris? Teruraj friponoj tiuj Kikapuoj! Ni ludas viston, se vi bonvolas, sinjoro Klaĉo — tamen, tiu ĉi estas la epoko de l’ inventado, tre certe; la epoko par excellence — ĉu parolas france? — ho, absoluta heroo — absoluta desperado? — ĉu neniun keron, sinjoro Klaĉo? — mi ne kredas tion — nemortebla fameco, kaj tiel plu mirindaĵoj de kuraĝo! Neniam aŭdis!! Nu, benu min, li estas la homo —“.

„Hommo? kapitano Hommo? jen kriegis iu eta ina entrudanto el la plej malproksima angulo de la ĉambro. „Ĉu vi parolas pri kapitano Hommo kaj la duelo? Ho, mi devas aŭdi; diru, mi petas — daŭrigu sinjorino Atuto! bonvole daŭrigu!“ kaj daŭrigi sinjorino Atuto ja komencis, pri iu kapitano Hommo, kiu estis aŭ mortpafigita aŭ pendigita, aŭ devus esti kaj mortpafigita kaj pendigita. Jes, sinjorino Atuto daŭrigis, kaj mi — mi finis — la viziton. Ne okazus iu ŝanco por aŭdi plu tiun ĉi vesperon, rilate al Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith.

Tamen, mi min konsolis per la pripenso, ke la tajdo de malbonŝanco ne povas flui kontraŭ mi ĉiam, kaj tial mi decidis fari fortan penon pro informaĵo ĉe la balo de tiu sorĉa anĝeleto, la gracia sinjorino Pirueto.