Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Smith?“ diris sinjorino Pirueto, dum ni kirliĝis kune en la zefira danco, „Smith? kio! ne generulo Johano A. B. C.? Terura afero, tiu kontraŭ la Bugabuoj, ĉu ne? Teruraj kreitaĵoj, tiuj Indianoj! Bonvole elturnu viajn piedfingrojn! Mi reale estas hontema pri vi — homo kun granda kuraĝo, la kompatindulo! — sed tiu ĉi estas mirinda epoko por inventado — Ho! oho! mi estas spirmanka — absoluta desperado — mirindaĵoj de kuraĝo! Neniam aŭdis!!. Ne povos kredi tion — mi devas sidiĝi kaj informi vin — Smith! nu, li estas la man —“

„Manfred, mi diras al vi!“ jen kriaĉis fraŭlino Klerulino, dum mi kondukis sinjorinon Pirueton al seĝo. „Ĉu iu iam aŭdis ion similan? Ĝi estas Manfred, mi diras, kaj tute neniel ajn Manfrajdej[1].“ Jen fraŭlino Klerulino manvokis min, laŭ tre peremptora maniero; kaj mi deviĝis, ĉu aŭ ne volonte, forlasi sinjorinon Pirueton por decidigi disputon rilate la titolon de certa poezia dramo de Lordo Byron. Kvankam mi diris tre baldaŭ, ke la vera titolo estas Manfrajdej, kaj tute neniel Manfred, tamen, kiam mi revenis por serĉi sinjorinon Pirueton, ŝi ne estis trovebla, kaj mi forlasis la domon, kun tre akre malamika sento kontraŭ la tuta klerulina gento.

Aferoj nun estis alprenintaj reale seriozan aspekton, kaj mi decidis tuj viziti mian specialan amikon, sinjoron Teodoron Kavajon, ĉar mi sciis, ke almenaŭ ĉi tie mi ricevos ion kiel definitivan informon.

„Smith?“ li diris per sia bonekonata kurioza maniero eltreni siajn silabojn, „Smith? kio, ne generalo Johano A. B. C.? Sovaĝa afero, tio kontraŭ la Kikapu—u–uoj, ĉu ne? Diru, ĉu vi ne opinias, ke jes? Absoluta de-

  1. Manfriday (homo-vendreda), la indiĝena servanto dc Robinson Crusoe en la romano de De-foe.