Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu atendis atente dum mia vizito. Enirante la ĉambron, mi ĉirkaŭrigardis, sed ne povis tuj lin rimarki. Kuŝis granda kaj ekstreme kuriozaspekta pakaĵo el io apud miaj piedoj sur la planko, kaj, ĉar mi ne sentiĝis la plej bonhumora en la mondo, mi piedfrapis ĝin el mia vojo.

„Hem! Ahem! iom ĝentila tio estas, mi certe dirus!“ diris la pakaĵo, per unu el la plej malgrandaj, kaj tute la plej komika el voĉetoj, io inter knaro kaj fajfo, kiun mi iam aŭdis dum ĉiuj tagoj de mia ekzisto.

„Ahem! iom ĝentila tio estas, mi opinias.“ Mi plene kriis pro teruro kaj iris tangente al la plej malproksima fino de la ĉambro.

„Dio min benu, amiko mia“, denove fajfis la pakaĵo, „kio — kio — kio — nu, kio estas grava? Mi efektive kredas, ke vi tute ne konas min.“

Kion mi povis diri pri ĉio ĉi — kion mi povis diri? Mi ŝanceliĝis al brakseĝo, kaj, kun rigardegaj okuloj kaj malfermita buŝo, atendis la solvon de la mirindaĵo.

„Estas strange, ke vi ne konis min, tamen, ĉu ne?“ iom poste refajfis la neklasifikeblaĵo, kiu, mi nun rimarkis, faras sur la planko ian neklarigeblan manovron, tre analogia kun la surtirado de ŝtrumpo. Nur unu sola kruro, tamen, estis videbla.

„Estas strange, ke vi ne konis min tamen, ĉu ne? Pompeo, alportu al mi tiun kruron!“ Ĉe tio Pompeo alportis al la pakaĵo tre bonegan korkan kvazŭ-kruron, jam vestitan, kiun ĝi alŝraŭbis al si rapide; kaj tiam ĝi stariĝis antaŭ miaj okuloj.

„Kaj sanga batalo ĝi estis“ daŭris la aĵo, kvazaŭ monologe; „sed certe oni ne devus batali kontraŭ la Bugabuoj kaj Kikapuoj kaj atendi eliri el ĝi kun nura vundeto, Pompeo, mi dankos vin, se vi alportos tiun brakon. Thomas (turniĝante al mi) estas sendube la plej bona