Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

faristo de korkaj kruroj; sed, se vi iam bezonus brakon, amiko mia, vi efektive devus lasi min rekomendi al vi Bishop-on“. Ĉe tio Pompeo surŝraŭbis brakon.

„Ni trovis tion sufiĉe varmega laboro, vi povas kompreni. Nun, vi hundo, surglitu miajn ŝultrojn kaj bruston. Petitt faras la plej bonajn ŝultrojn, sed por brusto vi devas iri al Ducrow.“

„Brusto!“ mi diris.

„Pompeo, ĉu vi neniam intencas preti kun tiu peruko? La skalpado estas kruda procedo malgraŭ ĉio; sed oni povas ricevi tiel bonan perukon de De l’ Orme.“

„Peruko!“

„Nun, vi negraĉo, miajn dentojn. Por bona aro de tiuj ĉi, vi plej bone agos irante tuj al Parmly; altaj prezoj sed bonega farado. Mi glutis aron da bonegaj objektoj, tamen, kiam la granda Bugabuo batfaligis min per la postaĵo de sia pafilo.“

„Postaĵo! — faligis vin!! — mia okulo!!“

„Ho jes, tio memorigas min! mia okulo; jen Pompeo, vi fripono, enŝraŭbu ĝin. Tiuj Kikapuoj povas rapide elfrapi okulojn; sed tiu D-ro Williams estas kalumniita viro malgraŭ ĉio; vi ne povas imagi kiel bone mi vidas per la okuloj de li faritaj.“

Mi nun komencis percepti tre klare, ke la objekto antaŭ mi estas nenio pli aŭ malpli ol mia nova konatulo Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith. La manipuloj de Pompeo estis kaŭzintaj, mi devas konfesi, tre frapantan diferencon al la aspekto de lia persono. La voĉo tamen, ankoraŭ perpleksis min, sed eĉ tiu ŝajna mistero rapide klariĝis.

„Pompeo vi nigra fripono“, knardiris la generalo, „mi fakte kredas, ke vi lasus min eliri sen mia palato.“