Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
LA SILENTO — FABELO
La montaj pintsuproj dormas; valoj, rokoj kaj kavernoj silentas.
El la greka lingvo de Alkmano.


Aŭskultu min“, diris la Demono, metante la manon sur mian kapon. „La regiono, pri kiu mi parolas, estas malgaja regiono en Libjo apud la bordo de la rivero Zairo. Kaj ne ekzistas tie la kvieto, nek la silento.

La akvo de la rivero havas nuancon safranan kaj malsanecan, kaj ĝi fluas, ne antaŭen al la maro, sed tremas por ĉiam kaj por ĉiam sub la ruĝa okulo de la suno, per tumulta kaj konvulsia movo. Ĉe ambaŭ flankoj de la ŝlima lito de la rivero etendiĝas je multaj mejloj pala dezerto el nimfeoj gigantaj. Ili sopiras unu al la alia en tiu soleco, kaj streĉas al la ĉielo siajn longajn kaj palegajn kolojn, kaj balancas tien kaj reen siajn eternajn kapojn. Kaj de inter ili elvenas malklara murmuro, kiel la plaŭdo de subtera akvo. Kaj ili sopiras unu al la alia.

Sed ekzistas limo al ilia lando, la limo de la malluma, terura, altega arbaro. Tie, same kiel la ondoj ĉirkaŭ la Hebridoj, la malalta subkreskaĵo agitiĝas konstante. Sed ne venas vento trans la ĉielon. Kaj la altaj praaj arboj svingiĝas ĉiame tien kaj reen, kun krakega kaj fortega sono. Kaj de iliaj altaj suproj, unu post unu gutas eternaj rosoj. Kaj ĉirkaŭ la radikoj strangaj venenaj floroj kuŝas, tordiĝante dum maltrankvila dormo.