Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj supre, kun susuro kaj laŭta bruo, la grizaj nuboj rapidas okcidenten ĉiame, ĝis ili ruliĝas, kiel kaskadego super la fajran muron de la horizonto. Sed ne venas vento trans la ĉielon. Kaj apud la bordo de la rivero Zairo ne troviĝas la kvieto, nek la silento.

Nokte estis kaj la pluvo falis; kaj falante ĝi estis pluvo, sed falinte ĝi estis sango. Kaj mi staris sur la marĉo inter la altaj nimfeoj kaj pluvis sur mian kapon — kaj la nimfeoj sopiris unu al la alia en la soleno de sia soleco.

Kaj subite, la luno leviĝis tra la maldensa fantoma nebuleto, kaj aspektis el karmezina koloro. Kaj miaj okuloj ekvidis grandan grizan rokon, kiu staris apud la bordo de la rivero kaj estis lumigata de la lumo kaj de la luno. Kaj la roko estis griza, kaj fantoma, kaj alta — kaj la roko estis griza. Sur ĝia antaŭo troviĝis literoj ĉizitaj en la ŝtono kaj mi marŝis tra la marĉo kaj la nimfeoj, ĝis mi alvenis apud la bordo, por ke mi legu la literojn sur la ŝtono. Sed mi ne povis deĉifri ilin. Kaj mi estis reironta en la marĉon, kiam la luno brilis per pli forta ruĝo, kaj mi turniĝis kaj rigardis denove la rokon kaj ankaŭ la literojn. Kaj la vorto estis ,la soleco‘.

Kaj mi rigardis supren kaj vidis viron sur la supro de la roko; kaj mi min kaŝis inter la nimfeoj, por ke mi eltrovu la agojn de la viro. Kaj la viro estis altkreska kaj majesta forme, kaj estis volvita de la ŝultroj ĝis la piedoj per la togo de antikva Romo. Kaj la konturoj de lia figuro estis malprecizaj, sed liaj trajtoj estis la trajtoj de diaĵo; ĉar la mantelo de la nokto, kaj de la nebulo, kaj de la luno, kaj de la roso, estis lasinta nekovritaj la trajtojn de lia vizaĝo. Kaj lia frunto estis alta pro penso, kaj lia okulo ekstaza pro mizero; kaj en